Mejls^tono


n-ro 154
★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★
Eldonas: SENDAI  ESPERANTO-SOCIETO
Regula Kunsido: vendrede 19:00〜20:30 (Esp-Domo de SENDAI)
『メイルシュトーノ(里程標)』 仙台エスペラント会機関紙
例会:毎週金曜日 19:00〜20:30、仙台エスペラントの家
★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★
おしらせ

★ 後藤 斉氏、英国に長期出張
本会会員 後藤 斉 氏(東北大学助教授 ―― 言語学)はこの秋英国に長期出張する ことになりました。詳細は後藤氏自身の文章をご覧下さい。
後藤氏の壮行会を8月20日に開催の予定です。
時間:19:00
場所:エスペラントの家
★8月13日の例会はお休みです
にぎやか,第19回合宿-参加者16人
GAJA kaj SUKCESA! La 19-a VERDA KUNLOG^ADO de SES
仙台エスペラント会の合宿もすでに19回,今年は6月26日から27日の2日間 に行われました。会場は久々の茂庭荘。外国人講師は,宮古東北大会でおなじみのセ ルゲイ・アニケエフさん (ロシア・極東国立総合大学函館校)。県外からは,これも おなじみ,斎藤知子さん (山形)と矢崎陽子さん (福島) のお二人。参加者数は16 人(一日参加3人を含む)で昨年を超え,まずまず。VERDA KUNLOG^ADO 初参加の人も 4人で,にぎやかな合宿になりました。
第1日 市川雷蔵・自己紹介・セルゲイさん・平山さん,そして・・・・
開会前の午後3時から,1959年の大映映画『ジャン有馬の襲撃』をビデオで鑑 賞。市川雷蔵主演の白黒時代劇です。なぜ合宿で40年前の時代劇を?話せば長いの で,ここに登場する架空の 「イベリア国」人が話すイベリア語がエスペラントなの だ,と言っておきましょう。詳しくは,初芝武美『日本エスペラント運動史』 210 ページなどをご覧ください。映画の途中で,「北斗星」で朝ついたセルゲイさんが到 着。朝からの時間を有効に使って,手塚孝さんの案内で,市内から石巻まで足を延ば して,サン・フアン・バウチスタ号まで見てきたとか。さて,夕食後の7時に全体集会開会。司 会は後藤文彦。恒例,1人1分の自己紹介。最長老は,77歳の萱場晴浦さん,さて 一番若いのは?気持だけはみんな若いのですが。 なつかしい顔,平山智啓さんの「ザメンホフとユダヤ主義」というお話。ザメンホ フの母語はロシア語だったという話から始まって,イーデイッシュ語・ヘブライ語・ ドイツ語などが飛び出してくるお話になりました。通訳は初体験の松本宙。セルゲイ さんの話の題は,「ロシア人はなぜ笑わないか」。日本人は初めて会った人にも笑い かけるが,ロシア人には,親しくもない人に笑いかけるのは失礼なことなのだという ことがよく分かりました。通訳は後藤斉。9時半に閉会。恒例,自由時間,通称パラ デイーゾはにぎやかでした。よく飲みかつ食い,そしてしゃべり,寝たのはもちろん 次の日になってから。
第2日 分科会と閉会集会 ―― au~ AMUZE,au~ SERIOZE ――
午前9時から午後3時まで分科会。分科会Aは初心者。参加者は講習生の入町さん と,長老・萱場さん。分科会Bは「度胸で話そう」,セルゲイさんのリードで盛り上 がりました。参加者は5人。Cは後藤斉さん指導の「楽しい作文」これも参加者5 人。ほんとに楽しかったかどうかは参加者にお聞きください。昼食休憩があったとは いえ,のべ5時間,みんなよく勉強しました。3時15分から閉会集会。初参加の人 たちの感想の後,10月の東北大会開催の福島の矢崎さんからアピールがあって,3 時45分に閉会しました。 (松本記)
仙台エスペラント会・第19回合宿初参加記
那須 昿正     
外地で生活していたこともあって, 心ならずもエスペラントから離れて8年は たっていた。 青森県から宮城県に移り,那智が丘に住んで2年たつが, 仙台エスペラント会の 例会に参加するにはエスペラントは忘却の彼方にあって, 敷居が高かった。 Mejls^tono の日本語部分を読む程度であったのだが, 松本会長のお誘いもあって 合宿に参加しようと一念発起した。しかし, 他の予定もあったので第2日の分科会 に参加できただけであった。

久しぶりにエスペラントの音声情報伝達を他国人から聞いた。ロシヤ人 SERGEI ANIKEEV氏を囲んでの ``Ni parolu kun SERGEI'' である。かなりの 部分の理解はあやふやであったが, その中で印象に残ったのは,広大なロシヤ連邦 内で,Vladivostok と Sankt Peterburg では言葉が違い,意志の疎通にいささ かの困難があるということを知ったことだ。Irkutsk か, その付近で(当方の記憶不 鮮明) SERGEI が,大学で,なんだか聞いたことのある言葉が交わされているので 「何語でしゃべっているのか」と尋ねたところエスペラントと言われてびっくりし たという話など面白かった。 

労働者の有給休暇が結構長いこと, 日本では20日の有給休暇もまとめては取れ ない事情などと照らし合わせ,考えさせられた。国内旅行の経費のことも,日本の, 早くて便利だが,べらぼうに高いことと比較すれば, 安くてのんびり旅行する国(こ れが国際的には一般的だが)の話も捨てたものではない。そのような話をロシヤ人 と交わし, ある程度理解し得たのは, エスペラントの有難さであった。 久しぶりに聞くエスペラントなので, 聞いた時に日本語に訳さないで, そのまま なんとなく分かったように思ったけれど, 日本語として理解していないので, 記憶 としての定着が弱い。正確に聞き取れない時はなおさらである。その点, エスペラ ントは発音は明瞭, あいまい母音はなく,難しい聞き分けは必要としないし, 子音は 一字一音なので割合聞き取りは容易であった。しかし発音そのもので記憶する段 階に到達するためには, 多くの練習と経験が必要なことも明らかであった。何の言 語でも同じと思うが, 話を聞いて,いちいち日本語に翻訳する, 言いたいことを日 本語で考えて, 異なる言語に訳すという作業をしていては, まず会話にならない。 エスペラントで考えられるようになるには, やはり練習しかない。あえて言えば反 射神経みたいなものだ。SERGEI との話し合いでも, エスペラントが反射的に飛 び出すような練習が必要と痛感した。ぜんぜん異質な母国語を持つ人とエスペラ ントという国際共通語を通し, いくらかでも情報を交換し, 気持ちを通わせること が出来たことは嬉しいことであった。 エスペラントを使えるようになりたいという気持ちを, いささか,かきたてるこ とが出来たのも合宿参加のおかげであった。

Ek al iom da foresto
GOTOO Hitosi

En iu tago en au~tuno lastjare, pro ia stranga hazardo oni proponis al mi iri eksterlanden por dek monatoj per la mono de la japana registaro kaj mi estis petita respondi la sekvantan tagon. Kun malmulte da alternativoj, mi preskau~ devigite respondis jese kaj elektis Londonon kiel celon c^ar mi esperis akiri relative facile tujan pozitivan respondon pri akceptebleco de Prof. Wells. Pri la periodo, mi iom arbitre fiksis g^in de la 1-a de Septembro 1999 g^is la fino de Junio 2000. Felic^e tuj venis lia favora retmesag^o. Per tio la afero jam pli-ol-duone decidig^is, kvankam sekvis kelke da formulaj^oj g^is tiu decido oficialig^is. Mia vizito al Londono estas oficiale stud-vojag^o, sed kompreneble mi ne povas ne profiti tiun okazon por aliaj celoj, persona, esperanta ktp. La plej g^ojinda afero estas foresto de diversaj devoj kaj tio espereble redonos al mi iom da sano. C^u mi sukcesos? Vi vidos.
Serc^ado de Ekster-Tera Inteligento
(インターネットで宇宙人探し)
GOTOU  Humihiko       
 SETI (angla: Search for Extraterrestrial Intelligence) estas projekto por serc^i ekster-teran vivaj^on inteligentan per analiza serc^ado de signifohava signalo el radio-ondoj ricevataj de radio-teleskopo en Puerto Rico. La kosmo-sciencisto Carl Sagan, kiu bedau~rate mortis en 1996 fervore subtenis la projekton sed Amerik-a registaro c^esis mone subteni g^in opiniante: `Tia studado ne indas.'. En 1995 la projekto renaskig^is nomate Project Phoenix (Projekto Fenikso). Tamen kapablo de la projekto estas iusence limigata por analizi donitaj^ojn el divers-vibrnombraj zonoj lau~eble c^iutempaj. Do estis ekpensita SETI@home (SETI en domo). SETI@home estas projekto, kiu celas sendi donitaj^ojn al volontuloj, kiuj posedas komputilon ret-ligeblan kaj ricevi rezultojn analizitajn de la komputiloj. La program-varo por la analizo estas ekran-protektilo, kiu au~tomate ekis analizi, kiam la komputilo longe ne ricevas ordonon de g^ia uzanto. La uzanto bezonas ligi komputilon al reto nur dum kelkaj minutoj unu fojon en kelkaj tagoj au~ kelkaj semajnoj. Nun(1999/7) jam c^irkau~ 900000 homoj el diversaj landoj partoprenas en SETI@home (inkludante min) kaj la nombro c^iutage plimultig^as.

La c^efa retpag^o de {\it SETI@home} (http://setiathome.ssl.berkeley.edu/home_esperanto.html)
jam estas tradukita en pli ol 30 lingvojn. Mi tradukis g^in en Esperanton kaj SETI@home favore metis g^in en sia tradukaro en la c^efpag^o. Partoprenantoj de SETI@home povas formi `grupon' ekzemple: sam-lernejanan,

sam-kompanianan, sam-klubanan ktp. La grupoj povas konkuri por analizi pli multe da donitaj^oj au~ la grupanoj povas rete kunsidi kaj diskuti pri SETI. Instigite de iu esperantista partoprenanto en SETI@home starigi la grupon por esperantistaj partoprenantoj en SETI@home, mi starigis la grupon nomata `Verda Stelo' (http://setiathome.ssl.berkeley.edu/stats/team/team_9705.html)

Nuntempe anig^as al Verda Stelo 11 esperantistoj. Tamen mi espere konjektas, ke kas^ig^as ankorau~ pli da esperantistoj en la 900000 SETI@home-anoj. La unua kialo, kial mi partoprenas en SETI@home estas, ke mi volas kunlabori ec^ iomete por realigi vivtempan volon de Carl Sagan. Kaj estas dua au~ tria kialo, ke mi volas diskonigi Esperanton. Tamen povos esti ankau~ diskonigo de Esperanto, ke SETI@home metis mian Esperanto-tradukon en sia c^efpag^o (, c^ar c^iutage-plimultig^antaj 900000 partoprenantoj eble vizitas la pag^on).
インターネットで宇宙人探し
Serc^ado de Ekster-Tera Inteligento
後藤 文彦         
 宇宙科学者の故カール セーガンが熱烈に支援してきた地球外知的生命体探査計画 (SETI. セチ. [英語] Search for Extraterrestrial Intelligence. プエルトリコにある電波望遠鏡が受信する宇宙からの電波の中に、 何か意味のある信号が混じっていないかどうかを 探査する計画)は、「そんな研究には意味がない」との批判を受け、 研究助成金を取り消されたりと困難を強いられてきた。 1995年にこの計画は個人の寄付によってフェニックス計画として蘇ったが、 電波望遠鏡から送られてくる膨大な周波数帯域を即時的に分析できる訳ではない。 そこで考えられたのが SETI@home (セチアットホーム:「家でセチ」)である。 SETI@home は、インターネットに接続できる家庭用のパソコンを持った有志を募り、 この有志のパソコンにデータを送って 解析してもらおうという計画である。 この解析を行うソフトはスクリーンセーバーと呼ばれる画面保護ソフトに なっていて、パソコンに何も操作をしないままある時間が経つと自動的に 立ち上がって解析を始める。データの送受信のためにネットに接続する 時間は(パソコンの性能と解析させる時間にも因るが)、 数日から数週間に一回、数分間接続させるだけである。 1999年7月現在、SETI@home には世界各国から約九十万人の人が参加していて(私も参加している)、その数は日に日に増えている。

さて、インターネット上の SETI@home のホームページは、三十以上の 言語に翻訳されているが、私もエスペラント訳のページを作り、それを SETI@home の翻訳ページの一つとして置いてもらった (http://setiathome.ssl.berkeley.edu/home_esperanto.html)。
SETI@home では、参加者どうしが班を組み(同じ学校の生徒どうしとか、 同じ会社員どうしとか、同じサークル仲間とか)、 解析済みデータ数を競い合ったり交流したりすることができるようになっているが、 私も SETI@home に参加しているエスペランチストたちと、
Verda Stelo (http://setiathome.ssl.berkeley.edu/stats/team/team_9705.html)
という班を作った。今のところ、Verda Stelo には十一人のエスペランチスト (と思われる人)が参加しているが、九十万人の中にはまだまだエスペランチストが 潜んでいるのではないかと私は見積もっている。 私が SETI@home に参加している第一の理由は、故セーガンの遺志の実現に 僅かながらも協力したいということであって、エスペラントの宣伝などという 下心は二の次であが、 SETI@home が私のエス訳ページを置いてくれたことは、少なからぬ エスペラントの宣伝にもなるだろう(SETI@home のページは、 九十万人の人が見ているだろうから)。
王 漢平氏の日本訪問記(En tagoj kun japanaj esperantistoj)が ``EL POPOLA C^INIO'' に掲載されました。仙台に関する部分を含む 第4回が掲載された '99, no.6 号が王氏から送られて来ました。 関連する部分を転載します。
VIZITO AL LA IAMA LERNEJO DE LUSIN
Post la 85-a Japana E-kongreso okazinta en Kanazawa s-roj Nagase Ikai kaj Aoki kondukis min al Fukui por viziti la antau~an log^ejon kaj memorhalon de s-ro Fuj^ino. S-ro Fuj^ino naskig^is kaj pasigis sian lastan temponen Fukui. En 1981, Fukui kaj Shaoxing, hejmloko de Lusin, farig^is g^emelaj urboj. En la memorhalo oni ekspoziciis grandan kvanton da fotoj kaj materialoj. Laboranto de la halo rakontis al mi multajn kortus^ajn aferojn en amika interkomunikig^o inter la du urboj.

Post la Kunlog^ado de Kanto mi forlasis Esperanto-Domon en Yatugatake kaj vojag^is per ekspreso Shinkansen al Sendai, centra urbo en nordorienta Japanio. De 1904 g^is 1906 Lusin lernis en la tiea medicina kolegio. La 19-an de oktobro, kiam mi atingis Sendai, g^uste estis la 52-a datreveno de forpaso de Lusin. En la stacidomo de Sendai s-ro Gotou Humihiko min atendis kun la revuo EPC^ en la mano. Vidinte s-ron Gotou Humihiko, mi rememoris, ke li estis vigla en la 17-a Komuna Seminario de c^inaj, japanaj kaj koreaj junuloj en Pekino pasintsomere. Ni venis en lian log^ejon, kaj li tuj ekokupis sin per arang^o por la vespera renkontig^o kun lokaj esperantistoj, post tio li funkciigis sian komputilon kaj prezentis al mi sian esploradon de Esperanto.

En la sekvanta tago mi, s-ro Gotou kaj prof. Matumoto Takasi, prezidanto de Sendai E-Societo, kune venis en la universitaton Tohoku kaj vizitis la s^tuparan klasc^ambron, en kiu Lusin sekvis la anatomian kurson gvidatan de s-ro Fuj^ino. La antau~a medicina kolegio ja farig^is antau~longe parto de la universitato Tohoku. Tie staras monumento de la medicina kolegio kaj statuo de Lusin. En la universitata domo de historiaj materialoj kaj objektoj konservig^as iuj objektoj kaj dokumentoj pri la restado de Lusin en la lernejo.

Posttagmeze ni vizitis la unuan log^ejon de Lusin en Sendai kaj la monumenton pri li c^e la muzeo Sendai. La monumento konstruita en 1961 estis c^irkau~ita de verdaj pinoj kaj sur la s^tuparo antau~ g^i aromis fres^aj floroj, kiuj esprimis la karmemoron de Sendai-anoj pri Lusin kaj ilian sinceran amikecon al la c^ina popolo.
ESEE ARBITRE LA ETERNAJ JAPANOJ             OOKOS^I Kejj^i
(Parodie de RETO ROSSETTI: ``ETERNAJ ANGLOJ'')
Kiel konate, la japanoj log^as en Japanujo. Ilin disigas de Azio cent kelkdek kilometroj da C^osona markolo kaj alta monto da hezitemo. Lau~ japana vidpunkto, la homaro parolas du lingvojn: japane kaj fremde. La fremduloj neniam lernos la japanan lingvon, por kiu neniu fremdulo havas au~ kapablon lerni, au~ deziron studi, dum c^iu fremdulo parolas angle. Do, la angla estas sinonimo de la fremda lingvo. En la japana, ``mi'' esprimig^as per diversaj vortoj kaj ec^ ofte ne esprimig^as.

Tiu lingvo estas kompreneble unika. Inter g^iaj amindaj ecoj estas tio, ke au~dinte novan vorton oni devas serc^i en vortaro g^ian ortografion, kaj vidinte novan vorton oni devas serc^i en vortaro g^ian elparolon, pro multspecaj literoj; c^ina ideogramo, du specaj fonetikaj literoj, aldone latina kaj fojfoje ec^ greka kaj kirila. G^i havas pic^akcentan sistemon, kiun au~tentike disponas nur anoncistoj de duons^tata elsenda stacio NHK. La lingvo portas 5 vokalojn; c^iu vorto konsistas el silaboj, strukture tre simplaj; sola vokalo au~ unu konsonanto plus unu vokalo. Do, la nombro de eblaj silaboj estas tre malgranda, pro kio elparolig^as multaj vortoj same, kaj tio kondukas al ridindaj kaj seriozaj miskomprenoj kaj komplikaj vortoludoj. Mankas distingo de seksoj c^e titolo au~ karesnoma sufikso; nur ``mos^to'' sen ``lia'' au~ ``s^ia'', ``c^jo'' sen ``njo''.

Por elparoli fremdajn vortojn, kiuj estas tiel pli abundaj je fonemoj, japanoj imitas japanisme per siaj malmultaj fonemoj. Do, ``ti'' s^ang^ig^as al ``c^i'', ``tu'' al ``cu''. Pri fremda lingvo, t.e. la angla, japanoj alte aprezas kaj tiun, kiu scipovas g^in, alte estimas nur pro tio. Kiam fremdulo embarasig^as, ne sciante la japanan en Japanio, japanoj sentas sin kulpaj kaj humile petas pardonon, ke ili ne povas kompreni la fremdan.

Aldone al tiu humileco pri sia lingvo, japanoj, ankau~ en aliaj preskau~ c^iuj kampoj, adoras fremdan aj^on, varon, manieron, kaj volonte j^etas sian originalan, tradician. La plej c^iutagajn japanajn aferojn oni povas vidi nur en antropologia muzeo.

La japanoj abomenas buc^i bestojn kaj konsideras sangon tabuenda. Do, g^is antau~ 100 jaroj ili ne mang^is viandon escepte fis^on kaj marbeston fis^forman. Hodiau~ ili estas riproc^ataj de la viandomang^antoj kiel kruelaj bestmang^antoj, pro ke ili mang^as balenon kaj delfenon.

Japanoj tre fieras pri japana kuirarto, tiel bele kaj fajne servata. Oni g^uas gustumi tiel delikatan kaj subtilan diferencon de gustoj. Sed nur malmultaj personoj povas havi s^ancon efektive g^ui la mang^adon, pro troa alta prezo.

En Japanio oni havas klimaton moderan. Pro tiu klimatmodero, c^iuj japanaj domoj havas maldikajn murojn, dividantajn la internan spacon de la ekstera; ili estas kvazau~ truoric^aj tabuloj au~ kurtenoj. Dum vintro homo varmigas sin en la c^ambroj per la fajropelvo, en kiu estas bruligitaj karbopecoj, kiun oni metas en la c^ambro, kie homoj sidas. Jam antau~ 700 jaroj iu skribis: ``Por konstrui domon, konsideru primare pri somero. Vintron oni povas c^iel ajn pasigi.''

Io farita en Japanujo de nejapanoj ne havas efektivan gravecon. Fremdanoj povas fari kion ajn: Se japana knabo-dekag^ulo fumas, oni fingromontras, dirante, ``bubac^o! kanajlido!'', dum nenion diras kiam alilandaj junuloj faras samon, c^ar ili estas dekomence fremdaj!

Sed unue kaj laste la japanoj estas mazoh^ismaj. Tial mi povas verki senpune c^i tiun artikolon. La japanoj, kiuj g^in legos, nur ridos konsente, c^ar ili s^atas moki sin, kvazau~ ili ne apartenus al la japana nacio. C^io tio ne dang^erigas ilian identecon; male ec^ pli firmigas tion, donante misteran aspekton al la solida realo de la japanoj en sia Japanujo.
運 営 会・例 会 報 告
☆6月11日 三瓶、松本、手塚、後藤(文)、斉藤、大越。 合宿 *外国人講師 Sergei ANIKEEV *プログラム *役割分担 (講演通訳・Sergej出迎え・書籍販売・司会) *予算
☆6月25日  後藤(斉)、斎藤、大越、手塚。 合宿確認 ―― 書籍、名札、ラジカセ(大越)キーボード、歌集(後藤)、 プロ、平山講演レジュメ(松本)、受付(斎藤)
☆7月 9日  後藤、後藤、大越、松本、斎藤、三瓶。 合宿反省:外人講師は成功・分科会ごとに部屋が必要・赤字にならず。 講習:受講生 2名、7月27日 講習後前期打ち上げ。 後藤斉氏壮行会: 8月20日。 Mejls^tono n-ro.154: 締切 7月23日、 発送 7月30日、 合宿(松本) 同感想(那須・入町)、 講習感想(煤孫) 渡英記(後藤)、 インテルレート(後藤)、 王氏``訪仙記''の紹介、 雑報、 東北大会
東北大会企画:佐藤治助氏講演``斎藤秀一のこと''、 パソコン分科会?、 シンポ``東北の先人たち''
例会日程 8/13 休み
次回運営会 9/10

DANKE RICEVITAJ ('99.3.26〜'99.5.21)
Verda Monteto n-ro 106 La Flugiloj n-ro 138,139 La Voc^o '99.Maj.,Juli.
Krokodilo Krokodilas '99 n-ro 6,7 Eskalo '99 n-ro 6 Heroldo de HEL n-ro 78
Senlimo n-ro 130 Ponteto n-ro 175 センター通信 n-ro 210
La Tamtamo n-ro 302,303 Amebrieto n-ro 52 Novaj^oj Tamtamas n-ro 148,149