
Sed g^is hodiau~ Esperanto kreskis ne tiom alloga eble pro tio, ke Zamenhof kaj tiamaj antau~uloj en Esperantio ne sciis lingvojn kiel la C^inan (dum ili ja eble sciis la Germanan). C^i tiu fakto s^ajnas al mi ege stranga, c^ar por internacia lingvo ne nur facile-lernebleco de frazregulo sed ankau~ facile-lernebleco de altnivelaj vortoj estu grave konsiderenda afero, c^u ne ? Kompare kun naciaj lingvoj Esperanto estas eble la plej facile lernebla lingvo ja en frazregulo sed ne en altnivelaj vortoj.Tamen lau~ O, dum Zamenhof mem ja utiligis kunmetitajn vortojn el bazaj radikoj, post-Zamenhofaj c^efe Francaj Esperantistoj sen-cerbume enkondukis multe da Grek-Latin-devenaj radikoj por altnivelaj vortoj. Ekzemple, lau~ O, Zamenhof en ria komenca verko ne uzis ec^ la vorton `pluralo' kaj anstatu~e uzis la kunmetitan vorton `mult-nombr-eco'. Ankau~ mi pensas, ke verkoj de Zamenhof estas facile legeblaj pro ilia malmulta uzado de Grek-Latin-devenaj unu-radikaj vortoj kaj tamen ke Zamenhof ne g^islime klopodis serc^i kunmetitajn esprimojn (mi poste legis la komencan verkon de Zamenhof kaj trovis, ke Zamenhof ja uzis la kunmetitan vorton `multe-nombro' anstatu~ `pluralo' sed ri uzis ankau~ Grek-Latin-devenajn unu-radikajn vortojn kiel `substantivo', `prepozicio' ktp. sen-kunmete. Dum mi opinias, ke oni anstatau~igu Grek-Latin-devenajn unu-radikajn vortojn per kunmetitaj vortoj el bazaj radikoj, O opiniis, ke c^ar oni ne permesas tian anstatu~igon (forigon de Grek-Latinaj^oj), oni paralele aldonu facile-kompreneblajn klarigojn tuj post la apero de Grek-Latin-devenaj malfacilaj vortoj. Ekzemple lau~ O kiam oni uzas altnivelan vorton kiel `otologio' en frazo, oni povas klarigi g^in aldonante tuj post la vorto facile-kompreneblan kunmetitan esprimon (ekz. `otologio t.e. orel-scienco') kaj O (kaj aliaj ?) nomas tian sintenadon `t.e.-ismo (tio-estas-ismo)'. Pli g^enerale (lau~ O) iuj nomas tian ismon ankau~ `paralelismo'. S^ajnis, ke O pensas, ke sintenado tiamaniere paralele skribi/paroli po-iome rimarkigos al Eu~ropanoj, kiuj g^is nun ec^ ne povis imagi eblecon krom Grek-Latinaj^oj, alian eblecon kunmeti vortojn el bazaj radikoj. O diris, ke ri baldau~ skribos sian opinion pri tia temo en sia ret-pag^ejo, do mi antau~g^ojas. Nu, tute cetere, min ege impresis la piano-kapablo de O por tiuloke akompani c^iuspecajn kantojn.
Ni trinku trinkaj^on.Malgrau~ ties malridinteco, rememorante la karmemoran trinkaj^on nomatan `Mirinda' troveblintan en antau~-kelkdek-jara Japanio, mi ridegis kaj aliaj junuloj nenion komprenante silentis. Kompreneble oni malakceptis la `Mirinda s^erco' por `Gaja Vespero'.
Oo, jes, jes. Kian trinkaj^on ni trinku ?
Mirinda(n) !
Mi metis la similan artikolon ankau~ en mia ret-pag^ejo:}
(http://plaza22.mbn.or.jp/~gthmhk/ks99-e.html)
{\it kaj la japanan version:}
(http://plaza22.mbn.or.jp/~gthmhk/ks99.html).
世界大会(ベルリン) 斉藤,三瓶 [参加者総数2712人]2)中級講習会開催
アジア大会(ハノイ) 三瓶 [参加者総数420人]
Komuna Seminario 後藤文彦
宮城からの実参加者:斉藤,佐竹,三瓶,手塚孝,平山,松本(以上会員),板 垣,カワハラ,畠山篤志,畠山佳子2)中級講習会について
連盟総会について 本会代表として,相原,斉藤が出席
次回大会招致について 本会が招致(経過説明)
会場を変更して11/2〜3/14に荒町市民センターで開く ことになった。3)メイルシュトーノ155号編集について(作業)
| Verda Monteto n-ro.107 | La Flugiloj n-ro.140,141 | La Voc^o '99.8,9. |
| Krokodilo Krokodilas '99 n-ro.8,9 | Eskalo '99 n-ro.81 | Heroldo de HEL n-ro.80 |
| Senlimo n-ro.131 | Ponteto n-ro.176,177 | センター通信 n-ro.211 |
| La Tamtamo n-ro.304,305 | Amebrieto n-ro.53 | Novaj^oj Tamtamas n-ro.150,151 |
| Al Vi Kara n-ro. 87 | La Stelo De Jamagato n-ro. 331,332,333 | Jen Amikoj! n-ro.129,130 |
| La Zelkovo n-ro.133 | Sazanko n-ro. 65 | Tri Montoj n-ro.81 |