mangao kaj japana kulturo
 
* Aleksandra Watanuki, kiu tradukas kaj eldonas japanajn mangaojn en Pollando, petis min skribi artikolon pri mangao. Mi volonte akceptis shian peton, char mi mem amas mangaojn. Shi tradukos ghin en la polan, kaj ghi aperos en shia gazeto.
 
                        KOSAKA Kiyoyuki
 
********************************************
 
  En iu frumateno dum vintraj ferioj mi ankoraw kushas en lito, sed jam vekighis kaj jam estas vestita. Mi atendas kun mia pliagha frato apud mia lito la momenton, kiam la librovendejo en najbareco malfermighos. En litoj ni parolas pri mangaoj, imagante kio okazos en "Tetsuwan Atom" kaj "Tetsujin 28-go". Kiam la tempo venas, "Nun, ek!" Ni kuras kuglorapide al la vendejo. Kiel opiajhmaniulo sopiras al drogo, ni alsaltas al manga-gazeto "Shonen (Knabo)", kiu aperas en komenco de monato. La plej ghojoplena kaj brilanta momento!
  Tiu chi estas mia memorajho pri mia knabeco antaw ca. 40 jaroj. Kaj tiam, mi kredas, preskaw chiuj knaboj en Japanio sentis la samon.
  Mi tre shatas legi librojn, sed poste mi neniam kun tiel granda sendeteno atendis la aperon de iuj libroj kiel tiam. Kaj neniam mi spertis che libro tiel grandan --- preskaw korpan --- ghojon.
  En "Shonen" ni precipe shatis "Tetsuwan Atom" de TEZUKA Osamu (1928~'89) kaj "Tetsujin 28-go". En tiuj mangaoj la chefaj roluloj estis robotoj. Kun robotoj, oni kredis tiam, ke ni povos realigi niajn revojn. Ne nur privatajn revojn, sed deziras realigi mondon plena de amo kaj espero. La plej granda mangaisto tiam estis, kaj estas ghis ankoraw nun, sendube TEZUKA. Li studis medicinon, sed kiel studento multe legis ne nur sciencajn, sed pli multe filosofiajn, literaturajn, religiajn librojn.
  Mi tiam ne sentis ion profundan en liaj mangaoj, sed kiam mi nun relegas ilin kiel plenkreskulo mi sentas, ke liaj mangaoj estas ofte multe pli altnivelaj kaj profundaj ol literaturaj verkoj de averaghaj novelistoj. Kaj kiel knaboj ni senkonscie enspiris lian spiriton. Mi preskaw havus la deziron kompari la influon de mangao al nia generacio kun tiu de Sturm-und-Drang-movado en Goethe-erao; sed tio estus iom ekstravaganco.
  Mi estas instruisto de germana lingvo, kiu instruas en kelkaj universitatoj kaj teknika kolegio. Antaw nelonge mi parolis kun preskaw-samagha profesoro de roboto-tekniko, kaj demandis lin kial li komencis studi roboto-teknikon. "Granda estis la influo de mangao" estis lia respondo. La nombro de tiuj homoj estos eble ne malmulta, kaj la alta pozicio de Japanio kiel teknika lando dependas -- law mia supozo -- de tiu revo de iamaj knabinoj, kiuj kunrevis kun la awtoroj de mangaoj.
  La influo de mangao konsistas ne nur en teknikaj sferoj, sed ankaw en literaturaj. Mi ne scias, chu japana verkistino YOSHIMOTO Banana (1964~) estas fama ankaw en Pollando. Shi estas unu el la plej amataj japanaj verkistoj vivantaj, kies verkoj estas tradukitaj en multajn lingvojn de la mondo. En shia knabineco shi multe legis mangaon kaj tial shi estis forte influitaj de ili. Oni facile rimarkas tion che la frazstiloj, parolmanieroj de la roluloj, ktp. Shia tuta sentimento aw korinklino estis nutrita kaj kreskigita de manga-kosmo, kaj la nihilismon de la epoko shi konkeris tra mangao, oni diras. Parenteze shia fratino estas mangaistino, kvankam ne tre fama.
  Shia patro YOSHIMOTO Takaaki(1924~) estas sendube la plej granda pensulo (poeto kaj kritikisto) en Japanio. Li mem legas mangaojn kaj komentas pri ili de tempo al tempo. Law lia rekomendo mi iam legis "Muno no hito (Sentawgulo)". Mi denove legis tiun mangaon kaj ankaw chi-foje ricevis pli grandan kortushon ol de multaj literaturaj verkoj. La awtoro de la mangao nomighas TSUGE Yoshiharu(1937~), kiu naskighis en Tokio en tre malricha familio. Lia patro mortis kiam li estis 5 jaragha, kaj li suferis multe sub sia duonpatro, kiu estis ege kruela kontraw li. En sia knabeco li suferis je antrofobio, kaj absorbighis en Edgar Allan Poe, Dostoevskii, TANIZAKI Jun'ichiro (1886~1965) kaj aliaj plejparte estetikismaj awtoroj por sin liberigi for de la fobio.
  Lia mangao estus tute ne interesa por geknaboj.
  En "Muno no hito" la chefa rolulo (la modelo estas li mem) estas vendisto de shtonoj. Li estis antawe mangaisto, sed char lia mangao estas tro artisma, ghi ne tawgas por komercismo. Kvankam lia edzino rekomendas al li desegni mangaojn, kiuj estos pli popularaj kaj pro tio alportos pli multe da mono. Sed li ne volas tion. Li ne volas forjheti sian idealon por mono. Li serchis aliajn laborojn. Reparisto de malnovaj fotoaparotoj, vendisto de antikvajhoj, pramisto --- kaj nun li estas vendisto de shtonoj. Li kolektas belajn shtonojn apud rivero kaj vendas ilin tie. Sed neniu volas acheti ili, char chirkawe chie estas shtonoj. Li estas malestimata de sia edzino pro senkapableco, li apenaw povas satmanghigi sian filon. Per unu vorto li estas Sentawgulo.
  La awtoro scias kaj montras al ni, ke la vivo estas plenplena de profundaj mizeroj kaj suferoj, kaj tiuj, kiuj ankoraw ne spertis ilin, ne tushis la kernon de vivo. La roluloj en lia mangao elvokas che mi homojn en la noveloj de Dostoevskii aw tiujn en la Evangelio. Jesuo iam diris al Marta: "Vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj; sed unu afero estas necesa." La chefa rolulo en la mangao de TSUGE zorgas nur pri tiu unu afero, dum la multaj homoj en la mondo, la tawguloj, zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj, kiuj ne rilatas al la plej grava sfero en vivo. La mangao de TSUGE alfrontas chiam rekte al la mizeroj de la vivo, kiuj estas neeviteblaj por la homo, kiam li volas vivi sen sintrompo. Tiuj en lumo nur timas mallumon, dum tiuj en mallumo konas la veran signifon de lumo. La alteco de la arto en lia mangao konsistas, shajnas al mi, en tiaj mesaghoj.
  Kial la ghenerala nivelo de japana mangao povis atingi tian altecon? Tio estus malfacila demando. Onidire japana mangao havas tre longan historion. Iuj diras ke oni povas trovi la fonton de mangao en la bildoj de la 12a aw 13a jarcento. Aliaj diras, ke unu parto de Ukiyoe evoluis al mangao. (La historio de Ukiyoe, kiu forte influis pentristojn de impresionismo en Ewropo, ekz. van Gogh, kaj ankaw Art Nouveau, komencighis en la 18a jarcento.) Chiuokaze sur tiuj bazoj, en la '60a jardeko atingas nia mangakulturo sian kulminon kun la apero de genia mangaisto TEZUKA, kiu montris, ke mangao estas perilo havanta kapablon porti seriozan enhavon. Li instigis kaj kuraghigis la legantojn kaj donis grandan ghojon kaj influon al ili, kaj inter ili estighis ne malmulte da junuloj kiuj komencis mem desegni mangaojn; ekz. FUJIKO Fujio (kombinita kashnomo de du mangaistoj: 1933~1996, 1934~), la verkintoj de "Doraemon", AKATSUKA Fujio (1935~), TSUGE kpt.
  Oni diras, ke post la apero de "the Beathles", do ekde '60a jardeko, renversigho okazis en la kvalito de la kulturo en la mondo --- t.e. la kvalito de malestimitaj subkulturoj farighis nun foje aw ofte pli alta ol tiu de klasikaj kulturoj. Law mia opinio tio dependas de altigho de enspezo kaj eduko en la flanko de la popolamaso, kaj progreso de tekniko pri amaskomunikiloj. Por unu ekzemplo, en Japanio ghuste ekde tiu tempo la procento de la studentoj, kiuj volas studi en universitatoj, rapidege plialtighis.
  Ghis tiam subpremitaj malrichuloj kaj needukitoj ofte ne havis methodon sin esprimi, kvankam ili havis ofte pli fortan esprimvolon. Iliaj verkoj estis frue ne bonkvalitaj, do ili ne havis eblecon perlabori pro siaj vivoj. Sed ekde la '60a jardeko, la kvalito de sinesprimantoj kaj samtempe la kvalito de tion-ricevantoj abrupte altighis.
  Mi ofte awdas kritikojn de eksterlandanoj al la japanaj junuloj legantaj mangaoj en lernejoj, trajnoj ktp. Iuj el ili (instruistoj aw studentoj el eksterlandoj) ech kolerighas ke mi estas tolerema al la studentoj legantaj mangaojn. Kiam mi demandas ilin, chu ili iam legis mangaojn de TEZUKA aw "Nudpieda Gen" de NAKAZAWA Keiji (1939~), aw "Naniwa kin'yu do" de AOKI Yuji (1945~), la respondo estas chiam la sama: "Ne". Kritiki la tuton vidante nur la parton estas iom absurda. Ekzistas ja vere multege da sensencaj mangaoj, tion mi scias; sed mi volas emfazi, ke ekzistas ankaw tre bonkvalitaj mangaoj, kiuj superas ech estimataj literaturajhoj.
  La animeoj de MIYAZAKI Hayao (1941~) estas jam sufiche agnoskitaj eksterlande. Mi tre ghojus, se karaj homoj en Pollando ekkonos ankaw bonkvalitajn mangaojn kiel parton de nia kulturo, kvankam tiaj restas bedawrinde malmulto ankaw che ni. Fakte mangao estas unu el tre malmultaj kulturajhoj, pri kiuj ni japanoj povas esti iom fieraj.
 
* Tiuj, kiuj interesighas pri la supremenciitaj japanoj kaj povas legi la anglan, vidu malsupran paghon:
   http://www.kyoto-su.ac.jp/information/famous/index.html#top